Rovatok

Archívum

Esperanto en la Pola Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo

2019.06.23. 21:19 eventoj

Jen komuniko de Sejmo, la pola parlamento, kiu la 7-an de aprilo 2017 honorigis la memoron de Zamenhof (proksimuma traduko, dankon al Johano Pachter).

La 14-a de aprilo 2017 estas la 100-a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la bazo de la internacia lingvo Esperanto.
 
Ludoviko Zamenhof naskiĝis, kreskis kaj edukiĝis en la medio de multnacia komunumo de Bjalistoko, kiu iĝis por li sopiro por krei internacian lingvon. Li opiniis, ke la homojn dividas antaŭ ĉio lingva baro, kiu kaŭzas konfliktojn kaj miskomprenojn. Li kredis, ke la ideo de Esperanto unuigos ne nur la esperantistojn, sed ke ĝi ekestos la forto unuiganta ĉiujn homojn. La fina versio de Esperanto, konata en la hodiaŭa versio, estis finita de li en 1885. 
Kune kun la kresko de populareco de la lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof kiel ĝia kreinto rifuzis ĉiujn rajtojn por ĝi, transdonante Esperanton al uzo de tuta homaro. Montrante agnoskon de la kontribuo al ekesto de supernacia lingvo kaj popularigado de ĝi en la mondo, Ludoviko Zamenhof estis en 1905 en Parizo premiita per Ordeno de Honora Legio, kaj en 1913 oni proponis lin kandidato por Nobel-premio. Li mortis la 14an de aprilo 1917.
 
.

Szólj hozzá!

Címkék: évforduló Zamenhof

süti beállítások módosítása